Malnova Latino

La "Lapis Niger" (Nigra ŝtono), probable la plej antikva survivanta Latina skribaĵo, el Romo, ĉirkaŭ 600 a.K. dum la duon-legenda Roma monarkio.

La plej antikva konata formo de Latino estas la Malnova Latino, kiu estis parolita el la Roma monarkio ĝis la fina parto de la periodo de la Roma Respubliko. Ĝi estas atestita kaj en skribaĵoj kaj en kelkaj el plej fruaj survivantaj Latinaj literaturaj verkoj, kiel la komedioj de Plaŭto kaj Terencio. La Latina alfabeto estis derivita el la Etruska alfabeto. La skribmaniero de tiu lasta estis ŝanĝita el sia dekomenca maniero kiel dekstre-maldekstren aŭ per bustrofedona[1][2] skribmaniero al tio kio estis finfine, nome strikte maldekstre-dekstrena skribmaniero.[3]

La uzado de tre preskaŭ paralelaj terminoj por tiu lingvoperiodo kiel "malnova", "frua" kaj "arkaika" estis oftaj en publikaĵoj pri la skribaĵoj de Malnova Latino almenaŭ ekde la 18a jarcento. Tiu difino ne estas arbitra, sed tiuj terminoj referencas al skribaĵoj kun literumadaj konvencioj kaj vortoformoj neĝenerale troveblaj en verkoj jam skribitaj sub la Romia Imperio.

La plej frua konata specimeno de Latina lingvo aperis en la Fibula praenestina. Nova analizo plenumita en 2011 deklaris ĝin kiel aŭtenta "trans ajna racia dubo"[4] kaj datita el la Orienteca periodo, en la unua duono de la 7-a jarcento a.K.[5]

  1. Diringer 1996, paĝoj 533–4
  2. (1958-01-01) Collier's Encyclopedia: With Bibliography and Index (angle). Collier. “In Italy, all alphabets were originally written from right to left; the oldest Latin inscription, which appears on the lapis niger of the seventh century BC, is in bustrophedon, but all other early Latin inscriptions run from right to left.”.
  3. Sacks, David. (2003) Language Visible: Unraveling the Mystery of the Alphabet from A to Z. Londono: Broadway Books, p. [htt://archive.org/details/languagevisibleu00sack/e/80 80]. ISBN 978-0-7679-1172-6.
  4. Maras, Daniele F. (Winter 2012). "Scientists declare the Fibula Praenestina and its inscription to be genuine 'beyond any reasonable doubt'" (PDF). Etruscan News. 14. Arkivita el la originalo (PDF) en 24a de Februaro 2012.
  5. Maras, Daniele Federico. "Scientists declare the Fibula Prenestina and its inscription to be genuine 'beyond any reasonable doubt'". academia.edu. Arkivita el la originalo en 19a de Oktobro 2017. Alirita en 4a de Majo 2018.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search